Studo pri Falintaj Arboj

En junio, Minesoto estis bombadita per ŝtormoj. Fortaj ventoj kaj pluvegoj signifis ke ekzistis multaj faligitaj arboj antaŭ la fino de la monato. Nun, esploristoj de la Universitato de Minesoto faras intensan kurson en arbofalo.

 

Ĉi tiuj esploristoj klopodas por dokumenti ŝablonojn, kiuj povus malkaŝi kial iuj arboj falis kaj aliaj ne. Ili volas scii ĉu urba infrastrukturo - trotuaroj, kloaklinioj, stratoj, kaj aliaj publikaj konstruprojektoj - efikis la rapidecon kun kiu urbaj arboj falas.

 

Por profunda raporto pri kiel ĉi tiu studo estos farita, vi povas legi artikolon de la Minneapolis Star Tribune.