Verdigaj Urboj Povas Subteni Ekonomian Kreskon

Unuiĝintaj Nacioj (UN) publikigis raporton montrante, ke verdigi urba infrastrukturo povas daŭrigi ekonomian kreskon uzante malpli da naturaj rimedoj.

La raporto "City-Level Decoup-ling: Urban Resource Flows and the Governance of Infrastructure Transitions" inkludis tridek kazojn montrantajn la avantaĝojn de esti verdiĝinta. La raporto estis kompilita dum 2011 fare de la Internacia Rimeda Panelo (IRP), kiu estas gastigita de la UN Media Programo (UNEP).

La trovoj montras, ke investado en daŭrigeblaj infrastrukturoj kaj rimedo-efikaj teknologioj en grandurboj ofertas ŝancon liveri ekonomian kreskon, kun pli malaltaj indicoj de media degenero, redukto de malriĉeco, pli malaltaj forcej-efikaj gasoj kaj plibonigita bonfarto.